Erstellt von Aristophio Andrade Alves Filho
vor fast 2 Jahre
|
||
Frage | Antworten |
TIGO | Parto de la korpo de plantoj, kiu portas burĝonojn, foliojn k eventuale florojn k fruktojn. |
LULI | (Tr. V) Balanceti infaneton, por ĝin dormigi. |
KAPRO | Genro de remaĉantaj mamuloj kun grandaj kornoj k barbo ĉe la mentono. |
LUPO | Sovaĝa rabobesto similanta altkruran hundon k vivanta en arbaroj. |
RIFUZI | (Tr. V) 1 Ne voli akcepti ion donatan aŭ proponatan; 2 Ne voli doni ion petitan; 3 Ne voli fari ion. |
VILAĜO | Malvasta aro da domoj, kortoj ks, kies loĝantoj vivas precipe el la terkulturado. |
PELI | (Tr. V) 1 Irigi antaŭ si al difinita loko; 2 Forkurigi, fuĝigi el aŭ for de; 3. Kuri por kapti, atingi. |
FORPELI | Forigi, malproksimigi, pelante. |
FAJRO | Fizika-kemia fenomeno, ĉe kiu pro vigla oksigeniĝo de ia materialo produktiĝas lumo k varmo. |
BRULI | (Ntr. V) 1 Esti konsumata de fajro; 2 Konsumiĝi por la homa servo. |
ESTINGI | (Tr. V) 1 Ĉesigi bruladon; 2 Ĉesigi lumadon. |
SERĈI | (Tr. V) 1 Rigardi, palpi, sin movi, por ekscii, kie estas iu aŭ io; 2 Esplori en sia penso por ekscii, kiel fari ion. |
TROVI | (Tr. V) 1 Ekvidi, trafi tion, kion oni serĉas; 2 Ekvidi fine iun, kiun oni volis renkonti; 3 Hazarde ekvidi, unuafoje renkonti ion aŭ iun. |
TAŬRO | 1. Sp. de bovo, ordinare tenata kiel dombesto; 2. Virbovo. |
BASTONO | 1 Longa, cilindra peco el ligno, ordinare dehakita de branĉo k pli-malpli prilaborita; 2. Tiu sama objekto, uzata por bati; 3. Tiu sama objekto, uzata por sin apogi. |
VULPO | Sp. de mamuloj el la subordo de rabobestoj, kun pintaj oreloj k longa, dika, blankpinta vosto k ordinare kun ruĝbruna felo. |
BATI | (Tr. V) (iu iun) Ektuŝegi per rapida forta movo (ordinare per mano, piedo aŭ mantenata objekto). |
IGNORI | (Tr. V) Ne voli scii; intence ne atenti; konscie preterlasi. |
ĈASI | (Tr. V) Persekuti bestojn, por ilin kapti aŭ mortigi. |
ATAKI | (Tr. V) 1 (iu) Komenci batalon kontraŭ iu aŭ io; 2 (iu) Per vortoj aŭ skriboj provi ĉesigi ies agadon aŭ ekziston. |
KLOPODI | (Ntr. V) 1 Maltrankvile aŭ ekscitiĝe zorgi; 2 Fari la necesajn penojn, elpaŝojn, vizitojn ktp, por atingi ion, sukcesigi entreprenon. |
ESKAPI | Liberigi sin de tio, kio katenas; sukcese eviti per forkuro. |
KREDI | (Tr. k Ntr V) 1 (tr) (ion; ke) Rigardi ion kiel verdiritan, ne postulante pruvojn; 2 (ntr) (al io, pri io) Rigardi ion kiel efektivan aŭ efektiviĝontan, ne postulante pruvojn. |
RAKONTI | (Tr. V) Parole aŭ skribe sciigi okazaĵon kun ĝiaj cirkonstancoj |
Möchten Sie mit GoConqr kostenlos Ihre eigenen Karteikarten erstellen? Mehr erfahren.