Erstellt von Aristophio Andrade Alves Filho
vor fast 2 Jahre
|
||
Frage | Antworten |
1 Precize konforma al regulo, leĝo, destiniteco; 2 Precize konforma al la cirkonstancoj, al la intencata celo; 3 Tia, ke ĝi liveras informojn verajn. | ĜUSTA |
1 Respektanta egale k senpartie la rajtojn de la aliaj homoj, k haviganta al ĉiu lian apartenaĵon; 2 Konforma al la interna juĝo de la konscienco; | JUSTA |
1 Pli-malpli regula cirklo; 2 Aro da personoj, grupigitaj ĉirkaŭ centro de intereso. | RONDO |
Domo, ĉambro, kie oni juĝadas. | JUĜEJO |
(Tr. V) 1 (iu) Sukcesi renkonti aŭ ricevi ion abstraktan; 2 (iu, io) Sukcesi tuŝi ion konkretan, malproksime kuŝantan, ŝanĝante mem sian lokon, aŭ etendante membron, aŭ ĵetante ion. | ATINGI |
Granda, plejofte senorda kvanto; La aro de la ordinaraj homoj. | AMASO |
Ne havanta ian dubon, k konsekvence: 1 Nedubanta; 2 Nedubebla. | CERTA |
(Ntr. k Tr. V) (ntr) 1 Movi fluforme la aeron en difinita direkto; 2 Puŝi spiran aeron el la buŝo aŭ nazo; (tr) Efiki sur ion per tia aerspiro; Doni al io formon per tia aerpuŝo. | BLOVI |
(Tr. V) Senti kortuŝon pro ies malfeliĉo k deziron ĝin malakrigi. | KOMPATI |
Tiagrada malvarmo, ke ĝi glaciigas la akvon. | FROSTO |
Tre forta timo. | TERURO |
(Ntr. V) 1 (iu) Veki en iu senton de plezuro k simpatian inklinon; 2 (io) Estigi en iu senton de kontenteco aŭ aprobadon. | PLAĈI |
(Tr. V aŭ pri) 1 Havi senperan scion pri siaj psikaj fenomenoj, pri la okazaĵoj de sia propra pensado aŭ sensado; 2 Havi klaran scion k takson pri siaj agoj, siaj travivaĵoj. | KONSCII |
(Ntr. k Tr. V) 1 (ntr) Senti bezonon, deziron trinki; 2 (tr) Forte deziri, aspiri | SOIFI |
(Ntr V) 1 Pro manko de subteno rapide moviĝi de supre malsupren; 2 Pro perdo de la ekvilibro, ĉesi stari sur sia bazo. | FALI |
Tia, ke ties manĝobezono estas plene kvietigita. | SATA |
Tiu, kiu havas iaspecan regopovon, i.a.: 1 Posedanto k ĉefo de domo, loĝejo, bieno; 2 Estro de gastejo, drinkejo, hotelo, oficejo, laborejo, fabriko. | MASTRO |
(Tr. V) (iu) Firme esprimi sian volon, ke iu donu aŭ faru ion; (io) Fari, ke io estu necesa, nemalhavebla. | POSTULI |
(Tr. V) 1 Suferi je manko aŭ nesufiĉa havo de io, kion postulas la fizika vivo; 2 Ne posedi ion konkretan, kies manko ĝenas. | BEZONI |
1 Tre bezonata, preskaŭ ne malhavebla, ekstreme dezirata; 2 Postulata de la naturaj leĝoj aŭ de la stato de la aferoj. | NECESA |
Tute ne evitebla, absolute necesa. | NEPRA |
1 Rezisti, plu resti sencede antaŭ atako; 2 Pacience toleri, persiste elporti. | ELTENI |
(Ntr. V) Prezentiĝi al la vido kun ia(j) ekstera(j) eco(j). | ASPEKTI |
(Tr aŭ Ntr V) Senti fortan agitiĝon de la psiko, kaŭzata de ofendo aŭ nekontenteco, k tion eventuale montri vorte aŭ fare. | KOLERI |
(Tr. V) Kolerigi aŭ ĉagreni iun, malrespektante ties dignon. | OFENDI |
(Tr. V) Agrable k gajige distri. | AMUZI |
(Tr. V) 1 Observante, distingi k aparte atenti; 2 Diri, atentigante. | RIMARKI |
(ntr) Interparolante kun malsamopiniantoj, interŝanĝi argumentojn pri iu temo; (tr) Ekzameni per debato, esplorante la diversajn flankojn de demando. | DISKUTI |
(Tr. V) 1 Ektuŝi per rapida movo de mano; 2 Bati, produktante mallongan sonon. | FRAPI |
(Ntr. V) 1 Esprimi per vortoj sian doloron, malplezuron; 2 Esprimi per vortoj sian malkontentecon, ĉagrenon; 3 Klopodi ĉe juĝa instanco por ricevi kompenson pro malagrablaĵo, mistraktado ks. | PLENDI |
(Tr. V) 1 Diskuti pri la kondiĉoj de iu afero, por finveni al interkonsento; 2 Tia- aŭ ali-maniere agi, konduti kontraŭ iu aŭ io; 3 Metode esplori, disvolvi k klarigi temon. | TRAKTI |
Povo, pravigita de leĝoj, moroj aŭ specifaj interkonsentoj, plenumi agon, pridisponi k uzi aĵon aŭ postuli ion de aliuloj. | RAJTO |
Ne inteligenta, sensprita. | STULTA |
Trafe kontraŭmeti, respondi per taŭga kontraŭdiro. | REBATI |
Havanta opinion konforman al la vero. | PRAVA |
(Tr. V) 1 (iun) Kaŭzi al iu suferon kompense de ties malbonfaro aŭ kulpo; 2 (ion) Kompensi per adekvata suferigo de la farinto. | PUNI |
Diferenca de la kutimaj, ordinaraj, rutinaj samspecaĵoj, k per tio kaŭzanta miron. | STRANGA |
1 Movi ion aŭ iun al si kun pli-malpli granda peno; 2 (f) Venigi pro inspirita sento, deziro, espero; 3 Eligi ion el io, kio ĝin entenas; | TIRI |
Malgranda saketo, alkudrita interne aŭ ekstere de vesto, k servanta por kunporti malgrandajn objektojn. | POŜO |
Möchten Sie mit GoConqr kostenlos Ihre eigenen Karteikarten erstellen? Mehr erfahren.