Erstellt von Aristophio Andrade Alves Filho
vor mehr als ein Jahr
|
||
Frage | Antworten |
(Tr. V) Ekhavi malagrablan senton pro konscio pri malhonora, malbona, maldeca ago, penso ks. | HONTI |
(Tr. V) Esti la kaŭzo de; estigi, okazigi. | KAŬZI |
(Tr. V) Konscie k klare ekvoli fari ion en nedifinita tempo. | INTENCI |
(Tr. V) 1 Publike deklari, kion oni intime kredas vera; 2 Malkaŝe diri, malgraŭ la eblaj kaŭzoj de sindeteno; 3 Religie deklari siajn pekojn, por akiri pardonon. | KONFESI |
(Tr. V) 1 (iu ion) Konsenti ricevi ion, kion iu donas aŭ proponas; 2 (iu iun) Lasi eniri en sian domon, hejmon ks. | AKCEPTI |
1 Malplena interspaco, kava loko en solida korpo; 2 Aperturo, normale aranĝita en aparato; 3 Kaverneto kun mallarĝa enirejo, kie loĝas besto. | TRUO |
Tia, ke ĉiuj ĝiaj punktoj estas proks. ĉe la sama nivelo, k ĝi prezentas nek kavojn nek elstaraĵojn tro grandajn. | EBENA |
1 Tigo, kreskanta el alia tigo aŭ el trunko; 2 Io, kio dispartiĝas el la ĉefparto, kiel branĉo el trunko; 3 Dividaĵo, fako. | BRANĈO |
1 Komenci ne esti; plu ne esti; 2 Komenci ne… −i; plu ne agi per aŭ pri. | ĈESI |
Portebla ujo el kunplektitaj salikvergetoj, bastorubandoj, pajlaj aŭ junkaj trunketoj, metalfadenoj ks, por enteni diversajn objektojn. | KORBO |
(Ntr. V) 1 Iri per egalaj paŝoj, kiel soldatoj, sportistoj, solenantoj ks; 2 Paŝadi iom longan vojon, por promeno aŭ alicele. | MARŜI |
Fasko da radioj, kiuj, perceptate de la okuloj, faras la objektojn videblaj. | LUMO |
1 Glata brila surfaco, polurita aŭ ne, resendanta lumon k bildojn de objektoj; 2 (f) Io, kio donas ĝustan prezenton, fidindan reprodukton de io. | SPEGULO |
(Ntr. V) Senti impreson de surprizo pro io stranga, neatendita, nekutima, eksterordinara. | MIRI |
1 (iu) Estanta en viva, facilanima k bonhumora stato, k montranta sian kontentecon per eksteraj signoj, gestoj, rido, rideto ks; 2 Estanta en akordo kun, aŭ inspirata de tia animstato. | GAJA |
(Ntr. V) 1 Diri aŭ fari ion, celante amuzi k ridigi k ne kun serioza intenco; 2 Provi ridigi pri iu aŭ io, gaje moki. | ŜERCI |
(Tr. V) 1 (iu iun) Montri al iu persono la vojon ĝustan, irante kun li k helpante al li por atingi la celon, kiun li intencas trafi; 2 (io) Montri la linion ĝuste kondukantan al la celo; direkti la movon al la celo. | GVIDI |
Superhoma estaĵo, kultata de homoj pro siaj supernaturaj povoj super homaro k mondo. | DIO |
Maniero, laŭ kiu oni tenas sin fizike aŭ mense en difinitaj cirkonstancoj. | SINTENO |
(Tr. V) 1 Detale esplori, ĉu io estas tia, kia ĝi devas esti; 2 Esplori, ĉu io estas konforma al supozo. | KONTROLI |
(Tr. V) 1. Meti en tian pozicion, ke unu fino aŭ parto estas malpli alta ol la alia; 2 Kurbigi, fleksi al malsupro; 3 Oblikvigi parton de sia korpo. | KLINI |
1 Granda, plejofte senorda kvanto; 2 La aro de la ordinaraj homoj. | AMASO |
1 Memkonscia substanco, rigardata kiel la malo de la materio; 2 La pensanta parto de la homo, kontraste kun ties animo aŭ koro. | SPIRITO |
1 Posedanta ĝustan juĝkapablon pro bone funkcianta menso k akirita sperto. | SAĜA |
Estanta en tia kvanto, kia estas bezona. | SUFIĈA |
(Tr. V) 1 Kapti iun aŭ ion per sia mano aŭ per instrumento, por teni, porti aŭ uzi ĝin. | PRENI |
(Tr. V) Kontraŭleĝe forpreni al si posedaĵon de alia persono. | ŜTELI |
(Ntr. V) 1 Havi efektivan rezulton; 2 Iamaniere influi. | EFIKI |
Mensostato meza inter nesciado k certeco. | DUBO |
(Tr. V) 1 Ne preni kun si, restigi post si; 2 Ne teni plu ĉe si, ne devigi resti ĉe si. | LASI |
(Tr. V) 1 Rapide aŭ vivege formovi de si tra la aero; 2 Rapide aŭ senzorge surmeti; 3 Rapide aŭ vive direkti korpoparton al iu flanko. | ĴETI |
1 Natura, malmola petra aŭ minerala maso, ĝenerale negranda k movebla. | ŜTONO |
Möchten Sie mit GoConqr kostenlos Ihre eigenen Karteikarten erstellen? Mehr erfahren.