Question | Answer |
AMBAŬ
Audio:
Audio Clipe 2 (audio/mpeg)
|
Nevaria pron. k adj., signifanta «ĉiuj du», «la du kune kiel tutaĵo». |
AJN | Partikulo, esprimanta ĝeneralan k insistan nedifinitecon, k almetata: post rilataj pron-oj aŭ adv-oj; k post nedifinaj pron-oj aŭ adj-oj. |
ATINGI | (Tr V) Sukcesi renkonti aŭ ricevi ion abstraktan. |
EM | Suf., montranta ĝenerale inklinon al io k uzata por signifi: 1 Inklina je; 2 kapbla je. |
ERARI | (Ntr V) Deflankiĝi de la vero, de la ĝusta opinio, kalkulo ks. |
GRATULI | (Tr V) Esprimi al iu per ĝentilaj vortoj sian kontentecon pro sukceso aŭ feliĉo okazinta al li. |
HO | Interj., esprimanta tre ĝenerale la vivecon de sento. |
IMAGO | 1 Kapablo imagi; 2 Nereala bildo, kreita de la psiko. |
INTELIGENTA | Facile komprenanta k vigle pensanta. |
ĴUS | Cirkonstanca morfemo, signifanta «momenton antaŭ nun» aŭ «antaŭ tiam». |
KONCERNI | (Tr V) Havi specialan rilaton kun iu aŭ io, aparte tuŝi, interesi iun aŭ ion. |
KRII | (Ntr V) Eligi laŭtajn akrajn voĉosonojn. |
KURAĜA | Ne perdanta sian memregadon, sian animfirmecon antaŭ danĝero. Trankvile energia antaŭ malfacilaĵoj, ofendoj ks. |
KVAZAŬ | Subjunkcio, uzata por enkonduki subpropozicion, esprimantan nerealaĵon, pli precize: 1 impreson; 2 fikciaĵon aŭ nekredindan aserton; 3 fikciaĵon aŭ nekredindan aserton. |
LITO | Meblo, uzata por kuŝe ripozi, dormi, seksumi. |
PEZI | (Ntr V) Fari, pro la altiro de Tero, konstantan premon sur subtenantan objekton aŭ konstantan tiron sur pendigantan objekton. |
PESI | (Tr V) Mezuri la pezon de objekto, komparante tiun pezon kun alia pezo, elektita kiel unuo. |
PROFUNDA | Tia, ke ĝia fundo estas tre malproksima de la supraĵo, bordo, aperturo. |
PUNKTO | Speciala temo, kiun oni atentas. Preciza loko, kie io okazas. Malgranda signo farita per pinta ilo. |
SILENTI | (Ntr V) Ne eligi sonon de parolo, krio, ĝemo ks. Ne paroli pri io, ne diskuti, ne pritrakti. |
VICO | En serio da alternaj movoj aŭ agoj, momento, en kiu ĉiu el ili plenumiĝas. Serio de objektoj aŭ estaĵoj, aranĝitaj en linio, unu apud aŭ post alia. |
FOJO | Ĉiu el la okazoj, kiam io okazas. |
Want to create your own Flashcards for free with GoConqr? Learn more.