LISTO DE VORTOJ - DEK-NAŬA ĈAPITRO - VERE AŬ FANTAZIE

Descrição

LISTO DE VORTOJ - DEK-NAŬA ĈAPITRO - VERE AŬ FANTAZIE
Aristophio Andrade Alves Filho
FlashCards por Aristophio Andrade Alves Filho, atualizado more than 1 year ago
Aristophio Andrade Alves Filho
Criado por Aristophio Andrade Alves Filho quase 2 anos atrás
62
0

Resumo de Recurso

Questão Responda
1 Precize konforma al regulo, leĝo, destiniteco; 2 Precize konforma al la cirkonstancoj, al la intencata celo; 3 Tia, ke ĝi liveras informojn verajn. ĜUSTA
1 Respektanta egale k senpartie la rajtojn de la aliaj homoj, k haviganta al ĉiu lian apartenaĵon; 2 Konforma al la interna juĝo de la konscienco; JUSTA
1 Pli-malpli regula cirklo; 2 Aro da personoj, grupigitaj ĉirkaŭ centro de intereso. RONDO
Domo, ĉambro, kie oni juĝadas. JUĜEJO
(Tr. V) 1 (iu) Sukcesi renkonti aŭ ricevi ion abstraktan; 2 (iu, io) Sukcesi tuŝi ion konkretan, malproksime kuŝantan, ŝanĝante mem sian lokon, aŭ etendante membron, aŭ ĵetante ion. ATINGI
Granda, plejofte senorda kvanto; La aro de la ordinaraj homoj. AMASO
Ne havanta ian dubon, k konsekvence: 1 Nedubanta; 2 Nedubebla. CERTA
(Ntr. k Tr. V) (ntr) 1 Movi fluforme la aeron en difinita direkto; 2 Puŝi spiran aeron el la buŝo aŭ nazo; (tr) Efiki sur ion per tia aerspiro; Doni al io formon per tia aerpuŝo. BLOVI
(Tr. V) Senti kortuŝon pro ies malfeliĉo k deziron ĝin malakrigi. KOMPATI
Tiagrada malvarmo, ke ĝi glaciigas la akvon. FROSTO
Tre forta timo. TERURO
(Ntr. V) 1 (iu) Veki en iu senton de plezuro k simpatian inklinon; 2 (io) Estigi en iu senton de kontenteco aŭ aprobadon. PLAĈI
(Tr. V aŭ pri) 1 Havi senperan scion pri siaj psikaj fenomenoj, pri la okazaĵoj de sia propra pensado aŭ sensado; 2 Havi klaran scion k takson pri siaj agoj, siaj travivaĵoj. KONSCII
(Ntr. k Tr. V) 1 (ntr) Senti bezonon, deziron trinki; 2 (tr) Forte deziri, aspiri SOIFI
(Ntr V) 1 Pro manko de subteno rapide moviĝi de supre malsupren; 2 Pro perdo de la ekvilibro, ĉesi stari sur sia bazo. FALI
Tia, ke ties manĝobezono estas plene kvietigita. SATA
Tiu, kiu havas iaspecan regopovon, i.a.: 1 Posedanto k ĉefo de domo, loĝejo, bieno; 2 Estro de gastejo, drinkejo, hotelo, oficejo, laborejo, fabriko. MASTRO
(Tr. V) (iu) Firme esprimi sian volon, ke iu donu aŭ faru ion; (io) Fari, ke io estu necesa, nemalhavebla. POSTULI
(Tr. V) 1 Suferi je manko aŭ nesufiĉa havo de io, kion postulas la fizika vivo; 2 Ne posedi ion konkretan, kies manko ĝenas. BEZONI
1 Tre bezonata, preskaŭ ne malhavebla, ekstreme dezirata; 2 Postulata de la naturaj leĝoj aŭ de la stato de la aferoj. NECESA
Tute ne evitebla, absolute necesa. NEPRA
1 Rezisti, plu resti sencede antaŭ atako; 2 Pacience toleri, persiste elporti. ELTENI
(Ntr. V) Prezentiĝi al la vido kun ia(j) ekstera(j) eco(j). ASPEKTI
(Tr aŭ Ntr V) Senti fortan agitiĝon de la psiko, kaŭzata de ofendo aŭ nekontenteco, k tion eventuale montri vorte aŭ fare. KOLERI
(Tr. V) Kolerigi aŭ ĉagreni iun, malrespektante ties dignon. OFENDI
(Tr. V) Agrable k gajige distri. AMUZI
(Tr. V) 1 Observante, distingi k aparte atenti; 2 Diri, atentigante. RIMARKI
(ntr) Interparolante kun malsamopiniantoj, interŝanĝi argumentojn pri iu temo; (tr) Ekzameni per debato, esplorante la diversajn flankojn de demando. DISKUTI
(Tr. V) 1 Ektuŝi per rapida movo de mano; 2 Bati, produktante mallongan sonon. FRAPI
(Ntr. V) 1 Esprimi per vortoj sian doloron, malplezuron; 2 Esprimi per vortoj sian malkontentecon, ĉagrenon; 3 Klopodi ĉe juĝa instanco por ricevi kompenson pro malagrablaĵo, mistraktado ks. PLENDI
(Tr. V) 1 Diskuti pri la kondiĉoj de iu afero, por finveni al interkonsento; 2 Tia- aŭ ali-maniere agi, konduti kontraŭ iu aŭ io; 3 Metode esplori, disvolvi k klarigi temon. TRAKTI
Povo, pravigita de leĝoj, moroj aŭ specifaj interkonsentoj, plenumi agon, pridisponi k uzi aĵon aŭ postuli ion de aliuloj. RAJTO
Ne inteligenta, sensprita. STULTA
Trafe kontraŭmeti, respondi per taŭga kontraŭdiro. REBATI
Havanta opinion konforman al la vero. PRAVA
(Tr. V) 1 (iun) Kaŭzi al iu suferon kompense de ties malbonfaro aŭ kulpo; 2 (ion) Kompensi per adekvata suferigo de la farinto. PUNI
Diferenca de la kutimaj, ordinaraj, rutinaj samspecaĵoj, k per tio kaŭzanta miron. STRANGA
1 Movi ion aŭ iun al si kun pli-malpli granda peno; 2 (f) Venigi pro inspirita sento, deziro, espero; 3 Eligi ion el io, kio ĝin entenas; TIRI
Malgranda saketo, alkudrita interne aŭ ekstere de vesto, k servanta por kunporti malgrandajn objektojn. POŜO

Semelhante

LISTO DE VORTOJ - DEKA ĈAPITRO - VERE AŬ FANTAZIE
Aristophio Andrade Alves Filho
LISTO DE VORTOJ - VERE AŬ FANTAZIE - ĈAPITRO 35
Aristophio Andrade Alves Filho
Vortoj el la teksto La birdeto
Aristophio Andrade Alves Filho
LERNU PER PROVERBOJ - 1-a Parto
Aristophio Andrade Alves Filho
Listo de vortoj - 22-a ĉapitro Vere aŭ fantazie
Aristophio Andrade Alves Filho
GRAMÁTICA DO ESPERANTO
Aristophio Andrade Alves Filho
VERBOJ EN ESPERANTO
Aristophio Andrade Alves Filho
Dicionário "Chave do Esperanto"
Luiz Claudio Oliveira
SUBSTANTIVOS EM ESPERANTO
Aristophio Andrade Alves Filho
Esperanto - PMA e IKEo
Professor de Libras
LERNU PER PROVERBOJ - 1-a Parto
Professor de Libras