Questão | Responda |
(Tr. V) 1 Malfaciligi aŭ malhelpi ies movojn; 2 Malfaciligi ies agojn, pensojn ktp per ne materiala malhelpo. | ĜENI |
Aparta branĉo de scienco, arto, industrio, komerco ks. | FAKO |
(Tr V) 1 Reprodukti tekston, bildojn ks, ĝenerale en multaj ekzempleroj, k ĝenerale per apliko de inko al papero; | PRESI |
Ĉiu aersimila fluido, precipe el tiuj, kiuj ne likviĝas aŭ solidiĝas je normala temperaturo. | GASO |
1 Planto, kies grajnoj estas mueleblaj k ofte uzataj por fari farunon; 2 Grajnoj de tiuj plantoj. | GRENO |
La malmola, fibra substanco, el kiu konsistas la plejparto de la radikoj, trunko k branĉoj sub la ŝelo de arboj k arbustoj k parto de aliaj vaskulplantoj. | LIGNO |
(Tr V) Komenci la plenumadon de grava tasko, kiun oni prenis sur sin. | ENTREPRENI |
1 Ideo, proponata kiel efektivigota; 2 Plano, proponata por efektivigi tiun ideon, | PROJEKTO |
Titolo en periodaĵo, indikanta la specon de temoj sube pritraktitaj. | RUBRIKO |
1 (iu) Perdinta la prudenton pro mensa malsano; 2 (iu) Perdinta la sinregadon pro pasio; malsaĝega. | FRENEZA |
(Tr V) (io) Havi specialan rilaton kun iu aŭ io, aparte tuŝi, interesi iun aŭ ion. | KONCERNI |
En tia stato, kia ĝi estas en la naturo: a) (pp besto) ne hejmigita; b) (pp planto) ne kultivata. | SOVAĜA |
(Tr V) 1 Disigi subite en du aŭ plurajn pecojn alie, ol per tranĉo; 2 Perforte k subite deloki. 3 Meti en tian staton, ke ĝi ne plu povas taŭge funkcii. | ROMPI |
1 Estanta de aparta speco; 2 Destinita por iu aparta celo. | SPECIALA |
1 Ago, per kiu oni nombras objektojn; 2 Operacio per nombroj; 3 Preciza prezento de la enspezitaj k elspezitaj sumoj. | KALKULO |
Partikulo, montranta neplenan atingon aŭ nesufiĉecon k signifanta: 1 (kun kvantovorto) «ne pli multe ol», «ne tute tiom»; 2 (ĉe verbo) «preskaŭ ne». | APENAŬ |
1 Havanta ĉiujn kvalitojn k nenian mankon; 2 Havanta ĉiujn kvalitojn necesajn en sia speco. | PERFEKTA |
(Tr V) 1 Esti inklina pensi, manke de pruvoj certaj; akcepti ion kiel probabla, ne havante pri ĝi efektivan scion; 2 Preni kiel hipotezon. | SUPOZI |
(Tr V) Montri sian penson aŭ senton per paroloj, gestoj aŭ aliaj aŭdeblaj aŭ videblaj signoj. | ESPRIMI |
(Tr V) 1 Prezenti en taŭga maniero ion aŭ iun, por altiri al tio aŭ tiu ies ŝaton, favoron, prizorgon; 2 Insiste konsili, atentigi pri io farinda. | REKOMENDI |
(Tr V) Anonci, rekomendi per reklamo. | REKLAMI |
(Tr V) Havi pro sia konduto aŭ pro siaj ecoj rajton pri justa rekompenco aŭ puno; esti inda je. | MERITI |
(Tr V) 1 Helpi, protekti kontraŭ materiala atako; 2 Paroli aŭ skribi favore al io aŭ iu, helpi per argumentoj ks; 3. Helpi akuziton antaŭ tribunalo. | DEFENDI |
Quer criar seus próprios Flashcards gratuitos com GoConqr? Saiba mais.