Criado por Aristophio Andrade Alves Filho
mais de 1 ano atrás
|
||
Questão | Responda |
Scienco pri la astroj k la kosmaj fenomenoj. | ASTRONOMIO |
Specialisto pri astronomio. | ASTRONOMO |
Tutaĵo de ĉio, kio ekzistas. | UNIVERSO |
1 Ebeno de la tera orbito ĉirkaŭ Suno. 2 Surĉiela vojo de Suno dum la jaro. | EKLIPTIKO |
Tuto de Suno k de la astroj, ĉirkaŭirantaj ĝin. | SUNSITEMO |
La astro, stelo, ĉirkaŭ kiu orbitas Tero k aliaj komponantoj de nia planedara sistemo. | SUNO |
Planedo, la tria ekde Suno, inter Venuso k Marso, la sola ĝis nun konata kun vivuloj, k ĉirkaŭ kiu rivoluas Luno. | TERO |
Natura satelito de Tero, k rondiranta ĉirkaŭ ĝi. | LUNO |
Planedo, la plej proksima al Suno. | MERKURO |
Planedo, la dua ekde Suno, inter Merkuro k Tero. | VENUSO |
Unu el la pli malgrandaj planedoj, ruĝa, la kvara ekde Suno. | MARSO |
La plej granda planedo, la kvina ekde Suno. | JUPITERO |
Planedo, la sesa ekde Suno, kun ringoj k 18 satelitoj. | SATURNO |
Planedo, la sepa ekde Suno, inter Saturno k Neptuno, kun 17 satelitoj. | URANO |
Planedo, la oka el de Suno, inter Urano k Plutono. | NEPTUNO |
Planedo, la naŭa ekde Suno, trans Neptuno. Ekde 2006 ĝi estas panedeto. | PLUTONO |
Malgranda planedo, ekz. el tiuj, kiuj precipe troviĝas inter la orbitoj de Marso k Jupitero. Sin. asteroido. | PLANEDETO |
Malapero kompleta aŭ parta de astro pro trairo en la ombro aŭ duonombro de alia astro (situanta inter ĝi k la observanto aŭ inter ĝi k la lumfonto). | EKLIPSO |
La punkto sur la ĉiela sfero, situanta vertikale super la kapo de observanto. | ZENITO |
Unu el la du momentoj en la jaro, kiam Suno trairas la ĉielekvatoron k la noktodaŭro egalas la tagdaŭron. | EKVINOKSO |
Ĉiu el la du tempoj, kiam Suno estas plej malproksima de la ekvatoro k ŝajne haltas. | SOLSTICO |
Giganta nubo el gaso k mikroskopaj polveroj, kiu okupas difinitan lokon en nia galaksio. | NEBULOZO |
Ĉiu el la analogaj, diversastrukturaj stelsistemoj en la cetera kosmo. | GALAKSIO |
Pasaĝero aŭ kondukisto de spaciala veturilo. Sin: kosmonaŭto | ASTRONAŬTO |
Memlumanta astro, kiu, escepte de Suno, pro malproksimegeco nudokule aperas kiel hela punkto sen mezurebla diametro. | STELO |
Ĉiela korpo, ne memlumanta, k rondiranta ĉirkaŭ Suno. | PLANEDO |
Astro, kiu rivoluas ĉirkaŭ notinde pli grandmasa astro. | SATELITO |
Speco de ŝipo, konstruita por vojaĝoj tra la kosmo. | KOSMOŜIPO |
Ebena surfaco, prezentanta ventumilon el linioj, laŭ kiuj oni povas trovi la horon laŭ la pozicio de la ombro de metala vergeto, fiksita en tiu surfaco. | SUNHORLOĜO |
Optika instrumento por observi astronomiajn objektojn, kiu kolektas ilian lumon per konkava spegulo, gvidas ĝin per aldonaj speguletoj ĝis okulario por pligrandigi ilian bildon. | TELESKOPO |
Dutuba lorneto, uzata en teatro, turismo, armeo, ornitologio k.a. | BINOKLO |
Establo, aranĝita por astronomiaj aŭ meteologiaj observoj. | OBSERVATORIO |
Astro kun ĉirkaŭsuna, plejofte tre ekscentra orbito, k kies kerno elĵetas materion sub formo de lumantaj kapo k vosto, kiam proksima al Suno k hejtata de tiu ĉi. | KOMETO |
Luma fenomeno, kaŭzata de la renkontiĝo de ĉiela korpo – veninta el la spaco – kun la Tera atmosfero. | METEORO |
Aro de steloj, grupigitaj de la antikvaj astronomoj en fantazian (ofte mitologian) figuron. | KONSTELACIO |
Fako de astronomio pri la universo rigardata kiel tuto k pri ĝia evoluo k konsisto. | KOSMOLOGIO |
Branĉo de fiziko pri la fizikaj procezoj en la kosmo. | ASTROFIZIKO |
Postrestaĵo de meteoroido, falinta sur Teron. | METEORITO |
Kolapsinta maso tiom koncentrita, ke neniu objekto povas eskapi ĝian intensan gravitan altiron, eĉ ne lumo. | NIGRA TRUO |
Konstruaĵo enhavanta aparaton, kiu projekcias al interno de duonsfero bildojn de Suno, luno, planedoj k de la steloj por demonstracii la orbitojn de tiuj ĉielaj korpoj. | PLANETARIO |
Radioricevilo, en kiu la kaptataj ondoj estas fokusigataj per parabola spegulo el dratreto, je kies fokuso estas anteno kunigita kun registra ricev-aparato. | RADIOTELESKOPO |
Loko, destinita por konstantaj sciencaj esploroj. | SPACIALA STACIO |
Spacpafaĵo, uzanta fuzaĵon kiel propulsan rimedon. | RAKETO |
Unuo por mezuri grandegajn interastrajn distancojn, egalvaloranta la distancon trairatan de la lumo en vakuo dum unu jaro. | LUMJARO |
Unuo de interstela distanco, egala al la distanco de stelo, kies paralakso estus unu sekundo de arko (3,25 lumjaroj). | PARSEKO |
Tiu punkto de la orbito de sunsistema astro, kiu estas la plej malproksima de Suno. | AFELIO |
Tiu punkto de la orbito de sunsistema astro, kiu estas la plej proksima de Suno. | PERIHELIO |
Punkto de la ĉirkaŭtera orbito de ĉiela korpo (Luno k artefaritaj satelitoj), en kiu ĝi estas plej malproksima de Tero. | APOGEO |
Punkto de la ĉirkaŭtera orbito de ĉiela korpo (Luno k artefaritaj satelitoj), en kiu ĝi estas plej proksima al Tero. | PERIGEO |
Ĉiela korpo, moviĝanta tra la spaco. | METEOROIDO |
Quer criar seus próprios Flashcards gratuitos com GoConqr? Saiba mais.